Lingva diskriminacio estas diskriminacio de personoj pro maljusta traktado bazita nur sur ilia lingvo aŭ lingvouzo[1], ankaŭ konata kiel glotofobio (fr: glottophobie[2]). Ĝi povas ankaŭ prezentiĝi en la plivalorigo de iu lingvo kompare al aliaj, alivorte rasismo kun lingvaj argumentoj aŭ lingvismo[3]. Konscio pri lingva diverseco kaj evitado de senkonscia diskriminacio surbaze de lingvo estas samgrava por socia egaleco kiel konscio pri la eblaj efikoj de sekso, raso, handikapo, religio aŭ seksa orientiĝo[4].
La hegemoniaj interesoj de grandaj potencoj ĉiam manifestiĝis lingve, aperintaj en la formo de instruado de siaj lingvoj. Dum la tempoj de la Ligo de Nacioj estis franca vetoo kontraŭ Esperanto, kaj en la 21-a jarcento la angla lingvo regas la mondon. Tiu ĉi dominado kreas diskriminacion. Universala Esperanto-Asocio atentigas regule pri diskriminacio surbaze de lingvo[5], specife kaj sagace malpermesata en la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar "plenaj homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn, kiuj formu bazon por reciproka respekto kaj kunlaboro. Lingvaj politikoj estas esenca parto de la agado por homaj rajtoj por preventi diskriminacion, kaj por konstrui komunajn komprenojn pri la gravaj defioj kiujn frontas la homaro." [6][7]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search